Amborelo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amborelo
Amborella trichopoda
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Ordo: amborelaloj Amborellales
Familio: amborelacoj Amborellaceae
Genro: amborelo Amborella
Baill.

Amborella trichopoda Baill.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La amborelo (latine Amborella) estas monotipa genro de subarbaraj arbustoj aŭ malgrandaj arboj endemiaj de la ĉefa insulo, nome Grande Terre, de Nov-Kaledonio.[1] Tiu genro estas la nura membro de la familio Amborellaceae kaj de la ordo Amborellales kaj enhavas unusolan specion, nome Amborella trichopoda.[2] La familio Amborellaceae estas tiele endemia de Nov-Kaledonio (kun la Oncothecaceae kaj la Phellinaceae), same kiel la ordo Amborellales. Amborella estas de granda intereso por plantosistematikistoj ĉar analizoj de molekula filogenetiko konstante lokigas la genron aŭ en aŭ proksime de la bazo de la stirpo de Angiospermoj.

  1. Jérémie, J. (1982). Amborellacées. In Flore de La Nouvelle-Calédonie et Dépendances, edited by A. Aubréville and J. F. Leroy, 11:157–60. Paris: Muséum National d’Histoire Naturelle.
  2. Große-Veldmann, B.; Korotkova, N.; Reinken, B.; Lobin, W. & Barthlott, W. (2011). "Amborella trichopoda — Cultivation of the most ancestral angiosperm in botanic gardens". The Journal of Botanic Garden Horticulture. 9: 143–155. Alirita la 11a de Aprilo 2017.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy